Wiler (Lötschen)
Wiler (Lötschen) | |
---|---|
Blazono de Wiler | |
Wiler en Lötschental | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Okcidenta Raron |
Koordinatoj | 46° 24′ 00″ N 7° 47′ 00″ O / 46.40000 °N, 7.78333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 00″ N 7° 47′ 00″ O / 46.40000 °N, 7.78333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 575 |
Areo | 14,66 km² |
Alteco | 1 421 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3918 |
Komunumkodo | 6202 |
Situa mapo de Wiler | |
Wiler (Lötschen)[1] estas komunumo en la distrikto Okcidenta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 575 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Wiler (Lötschen) situas en Lötschen-Valo, flanka valo de la Rodan-Valo en la supra germanlingva parto de Valezlo. La komunumo troviĝas en aera distanco de proksimume 130 km oriente Ĝenevo kaj proksimume 68 km sude de Berno. En nordokcidento de la komunumo situas la Mühlbach-Glaĉero, kiu naskas apud Hockenhorn, kiu kun alteco de 3293 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. Al la komunumo krom la ĉefloko Wiler apartenas ankaŭ la turisma vilaĝo Fischbiel sur monta teraso de la alpopaŝtejo Lauchernalp atingebla nur pere de Lauchernalp-Aertelfero kaj mallarĝa kurboriĉa montarvojo.[2]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,66 km², de kiuj 20,0% estas kovritaj de arbaro, 20,8% servas por agrikulturo kaj 2,5% por setlado. La resto de la komunuma teritorio, tio estas pli ol ĝia duno, konsistas el altmontara dezerto kaj glaĉeroj. [3]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Wiler (Lötschen) limas en nordo al Kandersteg (Berno), en nordoriento al Blatten, en sudoriento al Rarono, en sudo al Niedergesteln, kaj en sudokcidento al Kippel.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Wiler situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la loko kondukas sole la vala vojo tra Lötschen-Valo al Blatten, kiu komenciĝas ĉe la fervojstacidomo de Goppenstein. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksiume 20 kilometrojn sude de la komunumo apud Gampel-Steg. Pere de la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Goppenstein al Blatten la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De la vilaĝo Wiler aertelfero kondukas al Fischbiel.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Wiler datiĝas el la jaro 1363 kiel Wyllere. La historio de Wiler estas forte konektita kun la historio de la Lötschen-Valo. La 17-an de julio 1900, incendio preskaŭ komplete forbrulis la vilaĝon.[4]
Monda naturheredaĵo
[redakti | redakti fonton]Granda parto de la komunuma teritorio apartenas ed de 2007 al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.[5]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĝia kromnomo indikas ĝian situon en la valo Lötschental por distingi ĝin de la multnombraj aliaj lokoj kun la sama nomo.
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2014-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Alois Grichting: Wiler (Lötschen) en Historia Leksikono de Svislando (2013-10-30)
- ↑ Registraĵo en la listo de mondaj naturherdaĵoj de UNESKO
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wiler (Lötschen) – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|